Prie

En la lastaj jaroj floris nenombreblaj platformoj por kunloĝado, kunfinanciado, kunvojaĝado kaj por la interŝanĝo de plej diversaj objektoj. La kundivida ekonomio rapide kaptis la atenton de la gazetaro kaj en 2010 ĝi estis listigita kiel unu el la 10 fenomenoj kiuj ŝanĝos la mondon. La dimensioj de la merkato povigita de la kundivida ekonomio kreskas fulmorapide kaj multaj entreprenoj de la kundivido rapide fariĝis seriozaj konkurencantoj de multaj tradiciaj kompanioj en plej diversaj sektoroj.

Sed kiuj estas la sociaj modeloj malantaŭ la kundivida ekonomio? Kiuj estas la vizaĝoj de la ĉefroluloj – lokaj agantoj, uzantoj, entreprenistoj – de tiu ĉi fenomeno? El kio fontas tiu ĉi revolucio?

Dum du monatoj ni trairos Eŭropon uzante la servojn de la kundivida ekonomio kaj ni rekontiĝos kun uzantoj kaj lokaj agantoj de la kundivida ekonomio survoje kaj en la urboj de nia itinero. Dum nia vojaĝo ni detale raportos pri nia sperto kaj pri niaj renkontiĝoj kun la ĉefroluloj de la kundivida ekonomio.

La laborlingvo de nia vojaĝo estas Esperanto. Dank’ al Esperanto kaj al entuziasma grupo de tradukemuloj niaj raportoj – originale verkitaj en Esperanto – estos tradukitaj al kiel eble plej multaj lingvoj.

Ĉu vi volas eltrovi la respondojn al la supraj demandoj? Do, aliĝu al ni kaj akompanu nin en nia esplorvojaĝo al la Eŭropo de la kundivido.

Nia itinero

Nia itinero estas provizora kaj ĝi povas ŝanĝiĝi depende de la vojaĝ- kaj gastigoeblecoj.

Comments are closed.